matematikaj esploroj

… por ne-matematikistoj!

Ĉu mi povas inciti vin kiel ne-matematikiston al pensado pri propraj matematikaj esploroj?

Oni lernas pri matematiko en la lernejo. Sed kion ekzakte oni lernas? Ofte temas pli pri kalkulado ol matematiko, sed … kalkulado ne egalas al matematiko.

Propra aliro al matematika demando (kontraŭe al rutina kalkulado) povas plezurigi, ĉar pri la solvo oni klopodis propramaniere. Tion mi intencis montri per kelkaj ekzemploj en prelegeto kadre de la Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) 2020:

Kredu min: oni ne bezonas profundajn matematikajn konojn por ĝui matematikan pensadon. (Mi mem ankaŭ ne estas matematikisto, mi nur ŝatas “matematikumi”.)

Mi proponas du temojn por esplorado: Ignatjevaj nombroj kaj Kombinatoriko per ludbrikoj.

Ignatjevaj nombroj

Esploru la nombrojn kiuj rezultas de ignatjeva nombro-transformo, kaj vi malkovros surprizojn.

Skribaj detaloj sekvos …

… sed vi jam povas spekti la prezenton (30-minutan), kiun mi prezentis kiel gasto de la Rusia virtuala Esperanto-kunveno «Reto-6», la 28-an de februaro 2021. REU disponigas, en sia jutuba kanalo, registraĵon de la kunveno …

… aŭ/kaj elŝutu la lumbildaron (sed ĝi estas tre skiza):

Kombinatoriko per ludbrikoj

Kiom da eblecoj ekzistas kunmeti LEGO-ludbrikojn?

Se vi havas sep brikojn (de la formo 2 x 4), laŭ Daniaj matematikistoj ekzistas 85,747,377,755 ebloj ilin kunmeti. Preskaŭ okdek ses miliardoj! Kiel oni povas kalkuli tion?

Detaloj sekvos …

Create your website with WordPress.com
Kiel komenci